Vilmos Westsik, laŭ la hungara skribmaniero Westsik Vilmos estis hungara agronomo, instruisto, membro (korespondanta en 1958) de Hungara Scienca Akademio.

Vilmos Westsik
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1883 (1883-03-03)
en Modra
Morto 29-an de januaro 1976 (1976-01-29) (92-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Vilmos Westsik naskiĝis la 3-an de marto 1883 en Hungario, en Modor (nuntempa Modra en Slovakio). Li mortis la 29-an de januaro 1976 en Nyíregyháza.

Biografio redakti

Vilmos Westsik frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Keszthely. Li ekinstruis en 1906 en Kecskemét, poste en Jászberény. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. En 1919 li havis instruan postenon en Kiskunfélegyháza, poste en 1929 li gvidis esploran bienon en Nyíregyháza kun sukcesoj. En 1957 li pensiuliĝis, en la sekva jaro li doktoriĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1952, inter 1928-1963 ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj redakti

  • faklernejo en Nyíregyháza prenis la nomon pri "Westsik Vilmos" en 1998

Fontoj redakti