Wiggiswil

komunumo de Svislando

Wiggiswil (prononcu vigisvil) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 101 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Wiggiswil
Blazono de Wiggiswil
Blazono de Wiggiswil
Blazono de Wiggiswil
Lago Moossee
Lago Moossee
Lago Moossee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 1′ 47″ N 7° 28′ 8″ O / 47.02972 °N, 7.46889 °O / 47.02972; 7.46889 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 47″ N 7° 28′ 8″ O / 47.02972 °N, 7.46889 °O / 47.02972; 7.46889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 101
Areo 1,43 km²
Alteco 554 m super marnivelo
Poŝtkodo 3053
Komunumkodo 0553
Mapo de Wiggiswil
Mapo de Wiggiswil
Mapo de Wiggiswil
vdr

Geografio redakti

Wiggiswil situas en la Svisa Mezlando, proksimume 9 kilometrojn de la federacia urbo Berno. Ĉe la suda limo de la komunumo situas la malgranda kaj la granda Lago Moossee, kaj pasas la rivero Urtenen, kiu trafluas la du lagojn.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,43 km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 16,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wiggiswil limas en nordo al Jegenstorf, en oriento al Urtenen-Schönbühl, en sudo al Moosseedorf, en sudokcidento al Münchenbuchsee, kaj en nordokcidento al Deisswil ĉe Münchenbuchsee.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas ĉefvojo de Urtenen-Schönbühl okcidenten ĝis la alveturejo Münchenbuchsee al la svisa aŭtovojo A6, kiu paralele al tiu ĉefvojo pasas ankaŭ tra la komunuma teritorio. Krome ekzistas de Wiggiswil konekta vojo al Münchenbuchsee. La stacidomo de Münchenbuchsee tamen situas en distanco de nur 1,5 km de la vilaĝocentro kaj estas ankaŭ bushaltejo en Moospinte proksime de la komunuma limo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Wiggiswil datiĝas el la jaro 1219 kiel Wigerswile. Wiggiswil dum mezepoko apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj estis en la 13-a jarcento koncedita al la johanita komandorejo Münchenbuchsee. La supera jurisdikcio apartenis al la kampartribunalo Zollikofen, kiu en la jaro 1406 fariĝis berna havaĵo. Post la reformacio Wiggiswil fariĝis parto de la kamparvoktejo Zollikofen. En la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko Wiggiswil estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando. Wiggiswil havas aktuale komunan komunumadministracion kun Deisswil ĉe Münchenbuchsee[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti