Willem DUYS [Vilem Dojs] (Bussum, 17-an de aŭgusto 1928 - Hilversum, 2-an de junio 2011) estis nederlanda radio- kaj televidoprezentisto kaj muzikproduktisto.

Willem Duys
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1928 (1928-08-17)
en Bussum
Morto 2-an de junio 2011 (2011-06-02) (82-jaraĝa)
en Hilversum
Mortokialo pneŭmonito
Loĝloko Hilversum
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo televidoprezentisto, muzikprezentisto
Verkoj Voor De Vuist Weg
vdr

Li konatiĝis per sia televidoprogramo Voor de vuist weg (improvize/nepreparite) kaj per la radioprogramo Muziek mozaïek (muzika mozaiko). Duys ankaŭ komentis dum tenis- kaj kantkonkursoj. La lastaj jaroj Duys suferis pro la sekvoj de apopleksio.

Willem Duys mortis la 2-an de junio 2011 pro la sekvoj de pneŭmonio.

Vidu ankaŭ redakti