Irena Zofia Romaszewska (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1940 en Varsovio) – pola socia aktivulino, partoprenantino de demokratia opozicio en la Pola Popola Respubliko; laŭ edukiteco estas fizikistino. Konata kiel kunkreintino de la Radio Solidareco.

Zofia Romaszewska
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1940 (1940-08-17) (83-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Physics of the University of Warsaw
Familio
Patro Stanisław Płoski
Patrino Ewa Prauss-Płoska
Edz(in)o Zbigniew Romaszewski
Infano Agnieszka Romaszewska-Guzy
Okupo
Okupo fizikisto • politika aktivisto
vdr

Vivkuro redakti

En la jaroj 1959-1963 ŝi studis fizikon ĉe Varsovia Universitato. De 1976 aktive agis en la Komitato de Defendo de Laboristoj (KOR), kies membro estis lia edzo Zbigniew Romaszewski, i.a. organizis helpon por persekutataj laboristoj de Ursus kaj Radom.

De 1977 gvidantino de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR, redaktorino de la fako "Praworządność" (Justeco) en Informa Bulteno de la Komitato de Socia Memdefendo KOR. En la jaroj 1980-81 membro de Komisiono pri Interveno kaj Justeco de NSZZ "Solidarność". Ekde enkonduko de la milita stato en Pollando (militleĝo) agis en la subteraj strukturoj de "Solidareco". Arestita julie 1982 kaj kondamnita al 3 jaroj de enkarcerigo; liberigita pro amnestio unu jaron poste, daŭrigis opozician agadon.

En la jaroj 1989-1994 direktorino de Intervena Oficejo ĉe Senato, 1991-1993 - juĝistino de la Tribunalo de Stato. En 2010 parlamenta klubo de Juro kaj Justeco rekomendis ŝin kiel kandidatinon por la funkcio de ombudsmano.

La filino, Agnieszka Romaszewska-Guzy, estas radia kaj televida ĵurnalistino, direktorino de pola satelita televido en la belorusa lingvo.

Distingoj redakti

 
Kapitulo de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando. Sur la foto de maldekstre: Sławomir Radoń, Bohdan Cywiński, Marta Olszewska, Irena Zofia Romaszewska, Jerzy Kropiwnicki, Ryszard Bugaj kaj Krzysztof Kauba.

En 2006, pro rimarkindaj meritoj por sendependeco de Pollando, pro agado favore al demokratiaj ŝanĝoj en la lando, ŝi estis distingita de Prezidento Lech Kaczyński per Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Junie 2007 estis vokita iĝi kanceliero de la Kapitulo de la ordeno. Ŝi rezignis pri la membreco kaj funkcio la 28-an de septembro 2010.

Fontoj redakti

  • "Opozycja w PRL. Słownik biograficzny 1956-1989" (Opozicio en la Pola Popola Respubliko. Biografia vortaro 1956-1989), volumo 2. Ośrodek Karta, Warszawa, 2002. ISBN 83-88288-11-3

Eksteraj ligiloj redakti