Zoltán PETŐFI, hungare Petőfi Zoltán (la 15-an de decembro 1848, Debrecen — la 5-an de novembro 1870, Pest) estis tragika poeto kaj aktoro, unusola filo de Sándor Petőfi.

Zoltán Petőfi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1848 (1848-12-15)
en Debrecen
Morto 5-an de novembro 1870 (1870-11-05) (21-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Sándor Petőfi vd
Patrino Júlia Szendrey vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de juna Zoltán Petőfi

Biografio redakti

Li naskiĝis en Debrecen, la 15-an de decembro 1848. La patrino estis Júlia Szendrey. Post morto de la patro li vivis ĉe la avo en Erdőd, iom poste en Pest ĉe la vicpatro. Li frekventis la lernejon ekde 1865 en Szarvas. Baldaŭe onklo István Petőfi vokis lin al Csákó [ĉAkO] (apartenaĵo de Kondoros) kaj ne tro longe la inklo estis la zorganto. En 1867 li revenis en Debrecen kaj kiel sia patro, iĝis malriĉa aktoro. Sia korpo ne povis toleri la malfacilan vivon kaj malsaniĝis.

Li pasis tempojn precipe en banlokoj, lastfoje en Gleichenberg. Li iom resaniĝis, tamen li mortis en tuberkulozo en Pest, la 5-an de novembro 1870, kie li entombiĝis. Branĉo de Petőfi formortis, sed idoj de onklo Stefano Petrovics ankoraŭ nun vivas en Slovakio.

Verkoj redakti

  • poemoj aperadis en revuoj
  • teatraĵo (tradukaĵo el la franca) restis en manuskripto