Zoltán Szerémy
Zoltán Szerémy [serEmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szerémy Zoltán Károly estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis középgéczi, lia fratino estis Gizella Szerémy, lia avo estis Lajos Kacskovics.
Zoltán Szerémy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szerémy Zoltán Károly |
Naskiĝo | la 14-an de decembro 1861 en Nógrádmegyer (Hungario) |
Morto | la 31-an de oktobro 1934 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1889) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zoltán Szerémy [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1861 en Nógrádmegyer, li mortis la 31-an de oktobro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Szerémy akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste aktoran diplomon en Teatra Lernejo en 1889. Post siaj studoj li havis rolojn en diversaj provincaj urboj. Li apartenis al trupo de Gaja Teatro inter 1896 kaj 1930. En tiu longa periodo li estis videbla ankaŭ en mutaj filmoj. Ekde 1907 li ankaŭ instruis aktoradon. Li kelkfoje aktoradis kiel emerito, li mortis en vestejo de la Gaja Teatro.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ferenc Molnár: Az ördög - László
- Sándor Bródy: A tanítónő - Nagy István
- Jenő Heltai: A naftalin - domservisto
- Ernő Szép: Vőlegény - Fater
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros - Palóc
Elektitaj filmaj roloj
redakti- A tánc (1901)
- A tata mint dada (1912)
- Egy dollár (1923) - lakeo
Lia libro
redakti- Emlékeim a régi jó időkből (1929)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Alag (1998) [2] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine