Nógrádmegyer (nOgrAdmedjer) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Szécsény.

Bazaj informoj

redakti

Nógrádmegyer situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szécsény troviĝas 10, Salgótarján 17 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio devenis pri la loko el 1294. En 1775 incendio okazis. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Nógrádmegyer. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.

Vidindaĵoj

redakti
  • katolika baroka unutura preĝejo omaĝe al (Eta) Dipatrino de 1794
  • baroka nobeldomo de Szerémy (serEmi) el la 18-a jarcento, en 1954 trakonstruita, nun vendejo
  • baroka nobeldomo de Luczkovitz (luckovic) el la 18-a j.c., en 1952 trakonstruita, nun vilaĝdomo
  • nobeldomo de Topolicsányi (topoliĉAnji) de 1750

Famuloj

redakti

En Nógrádmegyer naskiĝis aktoro Zoltán Szerémy.

Megyer estis la plej grava hungara gento. En Budapeŝto troviĝas iamaj komunumoj Békásmegyer kaj Káposztásmegyer.

Bélmegyer Koppánymegyer Megyer Nagymegyer Nógrádmegyer Pócsmegyer Vasmegyer