Bábonymegyer
Bábonymegyer estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Tab.
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.7478/18.1181
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 910
- Poŝtkodo: 8658
- Telefonprefikso: 84
Situo redakti
Bábonymegyer situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kaposvár–Siófok. Tab troviĝas 9, Tamási 22, Siófok 23 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri vilaĝo Megyer devenis el 1193. Municipoj Koppánymegyer [kopAnjmedjer] kaj Nagybábony [nadjbAbonj] en 1927 unuiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.
Famulo redakti
- Longe vivis tie pentristo György Rudnay
Vidindaĵoj redakti
Komunumoj pri Megyer en Hungara reĝlando redakti
Megyer estis la plej grava hungara gento. En Budapeŝto troviĝas iamaj komunumoj Békásmegyer kaj Káposztásmegyer.
Bélmegyer | Koppánymegyer | Megyer | Nagymegyer | Nógrádmegyer | Pócsmegyer | Vasmegyer |