Dukolora sturno

(Alidirektita el Spreo bicolor)

La Dukolora sturno, Lamprotornis[1] bicolor, estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi troviĝas kiel birdo endemia de Sudafriko. Ĝi estas komuna en plej parto de sia teritorio, sed forestas el pli arida nordokcidento kaj el la orientaj malaltaj teroj de Sudafriko. Ĝi troviĝas en malfermaj habitatoj kiaj herbejoj, karuoarbustaro, dornarbustaro kaj agrikultura tero, kaj ofte asociiĝas kun farmanimaloj.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora sturno
Dukolora sturno
Dukolora sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. bicolor'
Lamprotornis bicolor
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskulo de tiu 27–28 cm longa sturno havas ĉefe brilan el nigrecan al tre malhelbrunan plumaron escepte blanka suba ventro kaj subvosto, kio nomigas la specion per la dukolora nomigo kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo. La nigrecbruna plumaro estas pli malhela en kapo kaj povas montri malhelverdecajn brilojn en brusto. Tiu specio havas blankan irison tre rimarkindan en tiom malhela fono kaj flavan suban makzelon kiu pluas ĝis sub la okulo kiel mustaĉa strio. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas nebrilan plumaron, brunan irison kaj malpli flavan suban makzelon. Ne estas subspecioj. Tiu specio havas nombrajn alvokojn, sed la plej familiara estas skier kerrra kerrra. Estas ankaŭ milda trileca kanto.[3]

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

La Dukolora sturno kutime nestumas en tuneloj en riverbordoj, sed uzas truojn en konstruaĵoj, pajlopakopj aŭ naturaj arbotruoj.[3] Estas konstato (Brooke 1995) de nesto konstruita en vrakita ŝipo 200 m el la plaĝo.[4] La nesto esta kovrita per ampleksa vario de plantomaterialo kaj eroj de homa rubo kiaj papero aŭ tolaĵoj. La ino demetas 2–6, plej ofte 4, bluverdajn ovojn ĉu senmakulajn ĉu kun kelkaj ruĝaj punktoj.[3]

Nur la ino kovas dum 14–16 tagoj, kaj la elnestiĝo okazas post pliaj 22–28 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, helpate de helpantoj, kiuj estas tipe antaŭmaturuloj aŭ neparigitaj birdoj. Tiu kooperativa reproduktado estas plifortigita de intermanĝigado, kion helpas la brila malferma buŝo, kutimo kutime perdita de plenkreskuloj de plej parto de birdospecioj.[3]

Tiu sturno estas komune parazitata kaj de la Tufkukolo kaj de la Granda mielindikanto.[3]

Ripozado redakti

La Dukolora sturno estas gregema kaj for de la reprodukta sezono povas formi grandajn birdarojn, foje nombre de pli da 1000 birdoj. Ties ripozejoj povas esti kunhavataj de la Malgranda turfalko aŭ de la Bridosturno. Ili manĝas kun la Eŭropa sturno, sed ili rare ripozas kune.[3]

Manĝo redakti

Kiel ĉe aliaj sturnoj, ankaŭ la Dukolora sturno estas ĉiomanĝanta, kiu prenas ampleksan gamon de senvertebruloj, semoj kaj beroj, sed tie dieto estas ĉefe insektoj, inklude multajn formikojn kaj termitojn. Ili manĝas figojn el ĝardenoj kaj kelkan homan manĝorubaĵon. Manĝo okazas ofte ĉe brutaro ĉar tiu specio manĝas insektojn elpelitajn de la animaloj kaj ankaŭ staras sur tiuj brutoj aŭ ŝafoj por forigi ties ektoparazitojn.[3]

La Dukolora sturno estis foje konsiderata plago ĉar prenas nematuran fruktojn kiaj vinberoj aŭ figoj, kaj estis ankaŭ konsiderata bongusta manĝaĵo. Tamen ĝi estas malmulte persekutata nuntempe.[3]

Statuso redakti

Tiu specio havas grandan teritorion, ĉirkaŭkalkule de 790,000 km². La populacio ne estis ĉirkaŭkalkulata, sed oni supozas ĝin granda ĉar la specio estis priskribata kiel 'komuna' en almenaŭ partoj de sia teritorio. Ĉar ĝi ne alproksimiĝas al la kriterioj por malpliiĝo de la IUCN ĝi estas konsiderata kiel Malplej zorgiga.[5]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-13. Alirita 2010-05-17.
  2. Sinclair, Ian; Hockey, Phil; Tarboton,Warwick. (2002) SASOL Birds of Southern Africa. Struik. ISBN 1-86872-721-1.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.
  4. Brooke, RK (1995). “The wreck of the Otori Maru No.8 as a nesting site”, Promerops 218, p. 9. 
  5. "iucn"