Stéphane Freiss

franca aktoro

Stéphane Freiss - franca prononco laŭ sistemo IFA [stefˈan fʁˈɛs] - estas franca aktoro. Li naskiĝis la la  22-an de novembro 1960(nun 1960-11-22) en Parizo (Francio), do nun estas 63-jara.

Stéphane Freiss
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1960 (1960-11-22) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Université Paris-Nanterre • Cours Florent
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmreĝisoro • filmaktoro • televida aktoro • television writer
vdr

Li honoriĝis per la filmpremio César pro sia aktorado en la filmo Chouans! de 1988. Poste li interalie aktoris en la filma komedio Bienvenue chez les Ch'tis de 2008, en kiu precipe temis pri antaŭjuĝoj de la francoj el la sunplena sudo de la lando kontraŭ la laŭdire pluva, griza kaj senkultura pleja nordo de la lando, la historia franca Flandrio, baze la arondismentoj Dunkerque kaj Lille.

Eksteraj ligiloj redakti