Stan ROGERS estis kanada kantisto kaj kantoverkisto. Li naskiĝis la 29-an de novembro, 1949 en Hamilton, Ontario, kaj mortis la 2-an de junio, 1983.

Stan Rogers
Persona informo
Naskonomo Stanley Allison Rogers
Naskiĝo 29-an de novembro 1949 (1949-11-29)
en Hamiltono
Morto 2-an de junio 1983 (1983-06-02) (33-jaraĝa)
en Cincinnati/Northern Kentucky International Airport
Mortokialo enspiro de haladzo
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Trent University
Familio
Infano Nathan Rogers
Okupo
Okupo kantoverkistokantaŭtorokomponistokantisto • poeto
TTT
Retejo http://stanrogers.net/
vdr

Li estis konata pro sia riĉa baritona voĉo kaj pro siaj bele prilaboritaj popolkantecaj kantotekstoj, ofte inspiritaj de la ĉiutagaj vivospertoj de laboristoj en la atlantikaj provincoj de Kanado (de kie venis liaj gepatroj) kaj poste ankaŭ en la stepoj de okcidenta kaj meza Kanado. Nur 33-jara, li mortis en incendio aviadila ĉe flughaveno en norda Kentukio, survoje hejmen de kantofestivalo en Teksaso. Lia influo sur la indiĝena popolmuziko de Kanado restas fortega, kaj kantoj liaj (ekzemple Northwest Passage, Mary Ellen Carter (Rise Again), Barrett's Privateers ka.) estas vaste kantataj tra anglalingvujo.