Stavne
Stavne, ukraine Ставне, ruse Ставное [stavnoje], hungare Fenyvesvölgy [fenjveŝvoldj] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Stavne situas laŭ Uĵ, laŭ fervojo. Velikij Bereznij troviĝas je 27, Uĵhorodo je 70 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1551 en formo "Zthawna". En 1904 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungaran loknomon Fenyvesvölgy. En 1910 vivis tie 1128 loĝantoj, (894 rutenoj, 131 germanoj, 100 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Stavne/Fenyvesvölgy. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.