Tentlingen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Stersmühle)

Tentlingen (en la franca lingvo Tinterin) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Tentlingen
Blazono de Tentlingen
Blazono de Tentlingen
Blazono de Tentlingen
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 46′ 14″ N 7° 11′ 52″ O / 46.77056 °N, 7.19778 °O / 46.77056; 7.19778 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 14″ N 7° 11′ 52″ O / 46.77056 °N, 7.19778 °O / 46.77056; 7.19778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1218
Areo 3,61 km²
Alteco 728 m super marnivelo
Poŝtkodo 1734
Komunumkodo 2307
Mapo de Tentlingen
Mapo de Tentlingen
Mapo de Tentlingen
vdr

Geografio redakti

Tentlingen situas en la Friburga Mezlando ĉe la bordo de la rivero Ĝerino (en al germana lingvo Aegera), proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Tentlingen, la industria setlejo Stersmühle (sur alteco de 677 m s.m.), kaj la vilaĝetoj Brädelen (sur alteco de 675 m s.m.), Obertswil (sur alteco de 759 m s.m.) kaj Präderwan (735 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,61 km², de kiuj 15,7% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 15,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Tentlingen limas en nordoriento al Sankt-Urso, en oriento al Rechthalten, en sudoriento al Giffers, en sudsudoriento al Sankt-Silvestro, en sudo al Le Mouret, en okcidento al Villarsel-sur-Marly, kaj en nordokcidento al Pierrafortscha.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 178 de Friburgo al Plaffeien, krome ekzistas konekta vojo de Tentlingen al la kantona ĉefvojo n-ro 180 en Marly. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas kvin kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Friburgo. Per la buslinio de Friburgo al Plaffeien la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Tentlingen datiĝas el la jaro 1201 kiel Tentenens. Dum mezepoko Tentlingen apartenis al la Grafoj de Thierstein. Kun ilia heredaĵo ĝi en la jaro 1442 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la Burga Flago de la Malnova Kamparo de Friburgo. Dum la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1831 Tentlingen apartenis al la distrikto Friburgo. En la jaro 1831 Tentlingen konstituiĝis kiel politika komunumo kaj estis atribuita al la germana distrikto de Kantono Friburgo. Sub la nova konstitucio de 1848 ĝi fariĝis parto de la distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti