Stewart Moss

usona aktoro

Stewart MOSS (1937 – 2017) estis usona aktoro, reĝisoro kaj verkisto.

Stewart Moss
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1937 (1937-11-27)
en Ĉikago
Morto 13-an de septembro 2017 (2017-09-13) (79-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Yale School of Drama vd
Familio
Edz(in)o Marianne McAndrew vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • scenaristo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li diplomiĝis ĉe Marquette University en 1959 kaj faris postdiplomajn studojn pri aktorado ĉe Yale Drama School.

En Broadway, Moss aperis en Seidman and Son (1962). Li ekis aktoradon en televidseriojn per The Fugitive en 1964 kaj en kino li debutis per In Harm's Way (1965).

Li partoprenis inter aliaj televidserioj en Bonanza, Perry Mason, Star Trek, The Invaders kaj Hawaii Five-O , kaj en filmoj Chubasco kaj Pendulum dum 1960-a jardeko. Dum la sekva 1970-a jardeko li laboris ĉe televidaĵoj kiel Ironside, Hogan's Heroes, Kojak, Cannon, Love, American Style, The Rockford Files, The Six Million Dollar Man, Barnaby Jones krom ĉe filmoj kiel Zig Zag, Fuzz kaj The Bat People.

Dum 1980-aj jaroj li laboris je filmoj The Last Married Couple in America kaj Raise the Titanic, kaj je televidserioj Quincy M.E., Magnum, P.I., The Devlin Connection, Hart to Hart, T.J. Hooker, Stingray, Punky Brewster inter aliaj. En la fino de 20-a jarcento li aperis ĉe televidaĵoj Murder, She Wrote, Gunsmoke: The Long Ride kaj Bonanza: The Return.

En 21-a jarcento li abandonis aktoradon.