Stofo

rusa mezurunuo de volumeno

La stofo (ruse штоф, ŝtof) estas rusa mezurunuo de volumeno, egalanta proksimume 1,23 litrojn.

Diversaj rusaj mezurunuoj de la 18-a jarcento, muzeo de Sankt-Peterburgo.

Difino redakti

La stofo estas mezurunuo de volumeno, uzita nur por likvoj, ne sekaĵoj. Ĝi estas parto de rusa sistemo de mezurunuoj. Ĝi egalas dekonon de sitelo (ruse ведро́, vedró) kaj dek glasojn (ruse ча́рка, ĉárka).

En la 11a de Oktobro, 1835, Petro la Granda, la caro de la Rusa Imperio, faris ukazon difinantan la rusajn mezurunuojn ekzakte laŭ la anglaj mezurunuoj. Post la Petra reformo, la sitelo estis ekzakte 750.57 kubaj coloj.[1] Ekde 1930, la angla colo estas ekzakte 2,54 centimetroj; laŭ tiu difino, unu stofo estas ekzakte

1 stofo = 75,057 kubaj coloj = 75,057 · (2,54 cm)3 = 1 229,963 862 648 mililitroj = 1,229 963 862 648 litroj.

En 1924, la registaro de Sovetunio abolis la tradiciajn mezurunojn, anstataŭigante ĝin per la metra sistemo. Dum tiu transiĝo, la konverto uzita estis[2]

1 stofo = 1,229 940 9 litroj.

Etimologio redakti

La rusa vorto штоф ŝtof devenas de la germana Stoff “materio, substanco, materialo”.

En Esperanto, la stofo estas unu el la rusaj mezurunuoj en la vortaro de la Fundamento de Esperanto (kune kun la versto kaj la arŝino); la formo ŝtofo, pli proksima al la originala rusa formo, signifas ion alian, rekte pruntita el la germana.

Referencoj redakti

  1. Russia: units of liquid capacity (angle). Sizes.com.
  2. Shirokov, K.P. (1968). “Fifty years of the metric system in the USSR”, Measurement Techniques (en) 11, p. 1141–1146. doi:10.1007/BF00979093.