Su Ŝi
Literaturo > ĉinlingva literaturo > Poetoj > Su Ŝi
Su Ŝi | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1037 en Meishan, Dinastio Song | |
Morto | 24-an de aŭgusto 1101 (64-jara) en Ĉangĝoŭo, Dinastio Song | |
Tombo | Jia County [#] | |
Religio | Konfuceismo [#] | |
Etno | Hanoj [#] | |
Lingvoj | ĉina lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Northern Song Dynasty [#] | |
Familio | ||
Patro | Su Xun [#] | |
Patrino | Cheng Shi(Wife of Su xun) [#] | |
Gefratoj | Su Zhe [#] | |
Edz(in)o | Wang Fu • Wang Zhaoyun • Wang Fu • Wang Runzhi • Zhaoyun [#] | |
Infanoj | Su Guo • Su Dai • Su Mai [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • pentristo • apotekisto • kaligrafo • historiisto • erudiciulo • politikisto • muzikisto • eseisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Su Ŝi (蘇軾) (1037-1101) estis poeto kaj politikisto dum dinastio Song. Lia ĝentila nomo estas Zidan (子瞻), li mem nomis sin Dongpo Ĝuŝi (東坡居士, tiu, kiu loĝis en DongPo) kaj ofte citatas kiel Su Dongpo (蘇東坡). Armand Su esperantigis unu el lia plej fama poemo:
Pasis for dek jaroj inter viv’ kaj morto.
La sopir’ jam ĉesis, tamen en memoro
ŝia tomb’ soleca trovas sin en foro.
Kien mi konfesu de l’ dolor’ la vorton?
Ŝi min ne rekonos pli jam post dek jaroj,
kun vizaĝo polva, blankaj tempi-haroj.
Jen subite ŝi revenis je dormhoro,
ĉe l’ fenestro hela kombis ŝi la harojn.
Ni nin fiksrigardis en larmoj amaraj.
Nun eksciis mi jam, kie la doloro?
En la luna lumo, ĉe l’ eta pin-monto
kuŝas ŝia tombo en transtera mondo.
(el la ĉina: Armand Su) Eksteraj ligoj: poemoj de Su Ŝi ĉine kaj angle