Suda Universitato de Ĉilio
Suda Universitato de Ĉilio (hispane Universidad Austral de Chile: akronime UACh) estas esplora universitato kies ĉefkampuso estas bazita en Valdivia, kun aliaj kampusoj en Puerto Montt, Osorno, kaj Coyhaique [1].
Suda Universitato de Ĉilio | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | Libertas capitur «La libertad se conquista» Libereco estas kaptita | |
Informoj | ||
fondodato | 1954 | |
fondinto(j) | Eduardo Morales Miranda vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 39° 48′ 26″ S, 73° 15′ 4″ U (mapo)-39.8073-73.2511Koordinatoj: 39° 48′ 26″ S, 73° 15′ 4″ U (mapo) | |
lando | Ĉilio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
| ||
La Universitato disvolvas multajn el siaj akademiaj agadoj ĉe la kampusoj Isla Teja kaj Miraflores, ambaŭ situantaj en Valdivia.
Fondita la 7an de septembro, 1954, ĝi estas unu el la ok originala ĉiliaj tradiciaj universitatoj. Ĝi funkcias kiel neprofitocela memposedita entrepreno sub privata juro kaj ricevas nemalhaveblan financadon de la ŝtato.
Organizo
redakti- fakultato de Natursciencoj (Facultad de Sciences)
- fakultato de Agrikulturaj Sciencoj (Facultad de Ciencias Agrarias)
- fakultato de Inĝenierio (Facultad de Ciencias de la Ingeniería)
- fakultato de Ekonomiko kaj Administraj Sciencoj (Facultad de Ciencias Económicas y Administrativas)
- fakultato de Arbaraj Sciencoj (Facultad de Ciencias Forestales)
- fakultato de Juro kaj Sociaj Sciencoj (Facultad de Ciencias Jurídicas y Sociales)
- fakultato de Veterinara Medicino (Facultad de Ciencias Veterinarias)
- fakultato de Filozofio kaj Homaj Sciencoj (Facultad de Philosophía y Humanidades)
- fakultato de Medicino (Facultad de Medicina)
Krom la fakultato de Inĝenieristiko, kiu situas sur la Miraflores-kampuso, ĉiuj fakultatoj estas loĝigitaj sur la Isla Teja-kampuso.
La Instituto de Geosciencoj (Instituto de Geociencias) ne estas ligita al iu fakultato kaj ankaŭ situas sur la Isla Teja kampuso.
Rangigoj
redaktiEn tutlanda universitatrangigo de la gazeto El Mercurio de decembro 2006, la universitato estis vicigita unue en la kvalito de instruado, due en esplorado kaj tria en totalaj rezultoj [2].
Ene de ĉiliaj universitatoj ĝi ankaŭ estas inter la 11 kiuj aperas en la QS World University Classification 2020. Ĝi estas inter la 10 kiuj aperu en la rangotabelo de Times Higher Education 2020 [3].
Referencoj
redakti- ↑ Historia de la Universidad Austral de Chile Arkivigite je 2009-01-30 per la retarkivo Wayback Machine Austral University of Chile
- ↑ El Mercurio Ranking of Universities. Arkivita el la originalo je 2021-04-24. Alirita 2023-09-06 .
- ↑ Ranking 2009 Las mejores universidades de Chile. Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2010-05-23 . Arkivigite je 2021-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (hispane, angle kaj germane)
- (Oficiala hispana retejo de la rektorio)
- Indikiloj de la Suda Universitato de Argentino, Esploro kaj Statistiko
- Novaĵoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine