Superba lamprotorno

La Superba lamprotorno au Superba brilsturno (Lamprotornis superbus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ene de tiu genro formas apartan grupon la kvar specioj kiuj krom la ĝenerala brilblua koloro montras ruĝecajn subajn partojn kiuj estas la jenaj: Superba lamprotorno, Hildebranda lamprotorno, Ŝelia brilsturno kaj Ruĝecventra lamprotorno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Superba lamprotorno
Superba lamprotorno ĉe Ngorongoro, Tanzanio
Superba lamprotorno ĉe Ngorongoro, Tanzanio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: L. superbus
Lamprotornis superbus
(Rüppell, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio (la unua taksonomie en tiu grupo) povas komune trviĝi en Orienta Afriko, nome en Etiopio, Somalio, Ugando, Kenjo kaj Tanzanio.

Aspekto redakti

Tiu specio estas 18 al 19 cm longa. Plenkreskuloj havas nigran kapon kaj irizecajn bluecajn al verdecajn dorson, supran bruston, flugilojn kaj voston. La ventro estas ruĝoranga, separata el la blua brusto per blanka strio. La suba ventro kaj subvostaj kovriloj estas tre purblankaj kontraste inter la ruĝeca supra ventro kaj la nigreca vostofino. La beko kaj la kruroj ests nigrecaj. Diferencoj kun aliaj brilsturnoj estas krom la subaj partoj la brilo pli rimarkinda nur en flugiloj kaj iom en brusto, sed la aliaj bluaj paroj ne estas tiom brilaj. La vosto estas mallonga. En la nigra vizaĝo ege rimarkindas la blankaj irisoj. La limo inter la nigra kapo kaj bluaj nuko kaj gorĝareo estas tre markataj kaj ne svagaj kiel ĉe aliaj brilsturnoj. La bela kolorkompono havigas al la specio la nomon en esperanto kaj en la latina scienca nomo samsignife.

Junuloj havas pli senkoloran plumaron kun nur sugesto de blanka brustostrio. Ties irisoj estas brunaj, poste grizecblankecaj kaj poste plenkreske blankaj.

Kutimaron redakti

La Superba lamprotorno havas longan kaj laŭtan kanton konsistan el trilado kaj babilado. Meztage ili elsendas pli mildan kanton de ripetataj frazoj. Estas kelkaj akraj alvokoj, la plej komplika el kiuj estis priskribita kiel ĉirpa "skerrrriii-ĉerrrruu-ĉerriiiit."

Tiu specio manĝas ĉefe surgrunde.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti