Svetlana Beriosova

Svetlana BERIOSOVA (n. 24-a septembro 1932 en Kaŭno, Litovio — m. 10-a novembro 1998) estas fama dancistino. Patro estis la dancisto kaj koreografo Nicolas Beriosoff. La familio iris al Anglio kaj en 1940 al Novjorko, Usono, kie ŝia la patrino mortis kiam Svetlana estis 10-jaraĝa. En 1947 ŝi havis sian debuton kiel profesia baletistino en Otavo, Kanado, kaj ekde 1952 estis profesia baletistino en Londono, Britio, kie ŝi fariĝis "prima ballerina" en 1955.

Svetlana Beriosova
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1932 (1932-09-24)
en Kaŭno
Morto 10-an de novembro 1998 (1998-11-10) (66-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo kancero
Tombo Enzenbühl cemetery
Lingvoj anglarusafrancagermana
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Nicholas Beriosoff
Edz(in)o Masud Khan
Okupo
Okupo baleta dancisto
vdr

La repertuaro enhavas la dancajn rolojn: Trumpeta koncerto, La princo de la pagodoj (The Prince of the Pagodas), Antigone, Persefono (Perséphone), Ondine, Baiser de la fée, Cignolago, La dormanta belulino (Dornröschen, The sleeping beauty), Giselle, Coppelia, Sylvia kaj Cindrulino (Cinderella). Svetlana Berisova dancis ĝis 1975 en teatro.

Eksteraj ligiloj redakti