Szabadegyháza
Szabadegyháza (sabadedjhAza) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Adony. La nomo estas hungare libera-eklezio.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 42 km²
- Loĝantaro: 2230
- Poŝtkodo: 2432
- Telefonprefikso: 25
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo inter Budapeŝto kaj Pécs, ĉefvojo inter Székesfehérvár kaj Dunaújváros preteriras.
Historio
redaktiPli frue loĝis tie avaroj kaj romianoj. En la mezepoko estis tie nur farmo, apartenanta al Sárosd. En 1926 la loko memstariĝis kun la nomo Szolgaegyháza (=servista-eklezio). En 1948 la setlejo ricevis la nunan nomon.
La vilaĝego havas novan arboreton. Lernantoj laboradas tie, dume lernas biologion. Krom la foraj arboj estas prezentataj ankaŭ hungarlandaj arboj, eĉ ĉiuj fruktoarboj.
Poŝtadreso: 2432 Szabadegyháza, Felszabadulás u. 63-65. Telefono: 25/509-527; 25/509-537; 25/478-250