Szabolcs Hajdu
Szabolcs Hajdu [sabolĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdu Szabolcs estas hungara reĝisoro, scenaristo, aktoro.
Szabolcs Hajdu | |
---|---|
Szabolcs Hajdu | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1972 (52-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Frat(in)o | Zoltán Miklós Hajdu |
Edz(in)o | Orsolya Török-Illyés |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • aktoro • filmaktoro |
Szabolcs Hajdu[1][2] naskiĝis la 26-an de januaro 1972 en Debrecen.
Biografio redakti
Szabolcs Hajdu dum la bazlernejaj jaroj estis ankaŭ aktiva gimnastikisto. Post la maturiĝo li estis vicaktoro. Li studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo inter 1995-1999. Lia ĉefinstruisto estis Sándor Simó. Ŝajnas, Hajdu ne akiris reĝisoran diplomon, sed ekde 1996 li reĝisoris mallongajn filmojn. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlande) inter 1999-2020. Lia edzino naskis 2 gefilojn, sed ili jam divorcis.
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Félálom (1991) - Attila
- Caligula (1996) - titolrolo
- Valaki kopog (televida serio, 2000) - poŝtisto
- Szent Iván napja (2003) - Ákos Szendrei
- Ernelláék Farkaséknál (2016) - Farkas
- Melegvizek országa (2022) - Zsolti
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Necropolis (mallonga filmo, 1997)
- Fehér tenyér (2006, ankaŭ scenaristo)
- Ernelláék Farkaséknál (2016, ankaŭ scenaristo)
- Békeidő (2020, ankaŭ scenaristo)
Liaj scenarlibroj (elekto) redakti
- Valaki kopog (epizodo de televida serio, 2000)
- Off-Hollywood (televida serio, 2007)
- East Side Stories (2012)