Szakadát [sakadAt], germane Sagetal estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási. La loknomo ne havas sencon en la hungara.

Vilaĝdomo de Szakadát

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szakadát situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Simontornya troviĝas 30, Tamási 22 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la romianoj. La unua mencio devenis el 1214. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1723 germanoj refondis Szakadát. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj.

 
Preĝejo de Szakadát

Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, biblioteko, kulturdomo, interretejo, migra poŝto, klubo de maljunuloj.

Vidindaĵo redakti