Szergény
Szergény [sergenj] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 9523
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°19′43″N 17°16'07″E
Situo redakti
Szergény situas laŭ la maldekstra bordo de Marcal, kie havas ponton. En la alia flanko estas fervojo inter Pápa kaj Celldömölk. La komunumo havas trairan flankovojon. Celldömölk troviĝas 15, Pápa 18, Répcelak 26, Ajka 40 km-ojn.
Historio redakti
La loknomo estis menciita en 1408 en formo "Zergyn". Ekde 1549 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio.
En Szergény migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
La luterana preĝejo konstruiĝis en 1790, nobeldomo de Geist en 1908. Apud la vilaĝo ŝtonminejo troviĝas.
Famuloj redakti
En Szergény naskiĝis instruisto Samu Lasz.
Ĝemelkomunumo redakti
- Agyagosszergény, Hungario