Szilágy (vilaĝo)

Ne miskomprenu kun Szilvágy!

Szilágy [silAdj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Szilágy situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Pécsvárad troviĝas 7, Pécs 20, Budapeŝto 185 kilometrojn [1][rompita ligilo].

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1015 laŭ tiama hungara ortografio "Zylag". En 1543 la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi restis viva. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En Szilágy migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Nomportantoj redakti

Familia nomo Szilágyi apartenas al la oftaj nomoj, ekzemple en telefonlibro de Budapeŝto de 2008 listiĝas pli ol 2 paĝoj el tiu nomo.