Bazaj informoj redakti

Tápiószecső (tApiOseĉO) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva.

Situo redakti

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nagykáta-Szolnok, inter urboj Gyömrő kaj Nagykáta. La ĉefurbo estas 48 km-ojn for.

Historio redakti

El la bronzepoko oni trovis tie terfortikaĵon. La unua skriba mencio devenis el 1263. En la 15-a jarcento Tápiószecső iĝis kampurbo. Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. La katolika preĝejo en la 17-a j.c. konstruiĝis. En 1874 la fervojo ekfunkciis. En 1914 vilaĝdomo konstruiĝis.

Apud la grandvilaĝo fiŝista lago troviĝas, krome apartenas al Tápiószecső ankaŭ setlejo Magdolnatelep havanta apartan fervojan haltejon.