Aadorf

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Täniken)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aadorf (stacidomo).

Aadorf estas komunumo de la distrikto Münchwilen (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Frauenfeld) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 7 591 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Aadorf
Blazono de Aadorf
Monaĥejo Tänikon
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 709929 / 261369 (mapo)47.4938888888898.8975Koordinatoj: 47° 30′ N, 8° 54′ O; CH1903: 709929 / 261369 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7591
Areo 20,0 km²
Alteco 517 m super marnivelo
Poŝtkodo 8355
Komunumkodo 4551
Mapo de Aadorf
vdr

Geografio redakti

 
Katolika preĝejo Aadorf
 
Ponto trans Lützelmurg

Aadorf situas sude de Frauenfeld okcidente de la limo kun la Zurika Vinlando. Al la komunumo apartenas la municipoj Aadorf, Aawangen, Ettenhausen, Guntershausen, Häuslenen, Täniken kaj Wittenwil. Tra la komunumo fluas la rivero Lützelmurg, ĉefa alfluanto de Murg.

Najbaraj komunumoj redakti

Aadorf limas en nordo al la kantona ĉefurbo Frauenfeld, en okcidento al Hagenbuch, Elgg, Hofstetten ĉe Elgg kaj Turbenthal (ĉiuj kvar en Kantono Zuriko), en sudoriento al Matzingen, en oriento al Wängi kaj en sudo al Bichelsee-Balterswil.

Vidindaĵoj redakti

Sur la teritorio de la komunumo Aadorf situas la iama Monaĥejo Tänikon, kie hodiaŭ troviĝas la Svisa Federacia Agrikultura Esplorejo.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Aadorf

Tra Aadorf pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo kaj la svisaj aŭtovojoj A1 kaj A7. Pro ĝiaj favoraj trafikkondiĉoj la komunumo estas kaj bone atingebla de Sankt-Galo kaj de Vinterturo kaj Zuriko, kio faras ĝin alloga kiel loĝlokoj por laboristoj el tiuj urboj.

La stacidomo de Aadorf estas servata de la regiona trajnlinio S35 de la fervojkompanio THURBO. De la stacidomo de Aadorf krome ekzistas poŝtaŭtolinio al Ettenhausen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Aadorf datiĝas el la jaro 886 kiel Ahadorf.

La hodiaŭa komunumo Aadorf formiĝis la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la antaŭaj komunumoj Aadorf, Aawangen, Ettenhausen, Guntershausen kaj Wittenwil en la kadro de la turgovia komunumreformo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti