James Taft JORDAN (naskiĝis la 15-an de februaro 1915 je Florence en Suda Karolino; mortis la 1-an de decembro 1981 en Novjorko) estis usona ĵaza trumpetisto de svingo.

Taft Jordan
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1915 (1915-02-15)
en Florence
Morto 1-an de decembro 1981 (1981-12-01) (66-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Kariero redakti

 
Taft Jordan en Aquarium je Novjorko proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Jordan, kiu en sia komenco estis ege influita de Louis Armstrong, muzikis unue en la bando Washboard Rhythm Kings kaj ekde 1933 ĝis 1942 en la bandego de Chick Webb, kie li estis solotrumpetisto krom Bobby Stark kaj ankaŭ en la tempo, kiam ĝin direktis Ella Fitzgerald. En 1942 li estris propran bandon. Ekde 1943 ĝis 1947 li laboris en la Orkestro Duke Ellington. Ekde 1949 ĝis 1953 li estis en la dombando, direktata de kontrabasistino Lucille Dixon, de Klubejo Savannah je Greenwich Village. En 1958/59 li koncertvojaĝis kun Benny Goodman. Post tio li laboris liberprofesie en Novjorko. Li estas aŭdebla sur Sketches of Spain de Miles Davis el la jaroj 1959/60. Li muzikis en brodvejaj spektakloj kaj kunmuzikis en 1963 la koncerton je Town Hall de Duke Ellington. En la 1970-aj jaroj li muzikis kun la bando New York Jazz Repertory Company.

En 1935 li surdiskigis por Banner („If The Moon Turns Green“ sub la bandonomo Taft Jordan and The Mob) kaj kiel estro de propra bando en 1960/61 je propra nomo (inter alie omaĝan albumon por Ellington, Mood Indigo, ĉe Prestige 1961). Dumpase de sia kariero li krome kunverkis sonregistraĵojn de Benny Carter, Al Hibbler/Harry Carney, Johnny Hodges, Al Sears, Rex Stewart kaj Sarah Vaughan.

Diskoj redakti

  • The Moods of Taft Jordan (Mercury, 1958) kun Everett Barksdale kaj Joe Benjamin
  • Plays Duke Ellington (Prestige/Moodville, 1961)
  • Al Sears/Taft Jordan – Swingville (Prestige, 1961)

Eksteraj ligiloj redakti