Tagoj de Petljura (pole: Dni Petlury) – arestoj kaj mortigoj de judoj en Lvovo dum aneksado de la urbo flanke de Wehrmacht, post atako de Germanio al Sovetunio, ligita kun rabo de iliaj loĝejoj. Planita kaj organizita de germanaj okupadaj regopovoj kun partopreno de ukraina milico kaj civilaj ukrainaj batalantoj de apudurbaj vilaĝoj. Farita en la tagoj de la 25–a ĝis la 27-a de julio 1941. Slanga difino de la eventoj kreita en 1941 devenas de la nomo de estinta prezidento de Ukraina Popola Respubliko - Simon Petljura, murdita en 1926 de juda atencinto, inpirita de OGPU (Unuigita Ŝtata Politika Estraro).

Historio redakti

Grandan rolon en realigo de la planoj de pogromoj ludis propagando de ukrainaj naciistoj de OUN-B, kiuj lerte instigis kontraŭjudan animstaton en Ukrainio. La operaco mem, nomata slange de la loĝantaro de Lvovo "Tagoj de Petljura", estis organizita agado de germanaj regopovoj kaj laŭ ilia permeso batado, rabado kaj murdado de judoj fare de preparitaj al tio grupoj de ukrainoj. Parto de reprezentantoj de juda intelektularo estis murdita surbaze de pli frue preparitaj listoj. Rezulte de la pogromo daŭranta 3 tagojn oni murdis de 1,5 ĝis 2 mil homojn.

En arestado de judoj, farita en iliaj loĝejoj, partoprenis ukraina milico kaj ukrainaj batalantoj — kamparanoj alvenintaj de ĉirkaŭaj vilaĝoj, gastigitaj de germanaj regopovoj per tutnokta alkohola manĝado, por ke je la 5:00 horo komenci la pogromon. Dum eniro de ekstermistoj al loĝejoj okupataj de juda popolo, krimintoj prirabis loĝejojn kaj viktimojn forpelis al stratoj, direktante ilin al malliberejo ĉe strato Łąckiego. Poste la arestitoj estis deportataj al trudlaboroj aŭ, laŭ alia versio plimulte murdataj en arbaroj apud Lvovo (sur tiel nomataj sabloj). En la pogromo verŝajne partoprenis ankaŭ sociaj marĝenuloj devenantaj de poloj, kvankam la tuta agado estis preparita de germanoj — "estas neniu dubo, ke la agado de la komenco ĝis la fino estis reĝisorata de germanoj". Tio estis konforma kun direktivoj de Reinhard Heydrich pri la militado sur teritorio de Sovetunio, ordonantaj instigon kaj inspiron de kontraŭjudaj pogromoj al loka loĝantaro.

En arkivoj troviĝas parto de fotoj kaj filmaj kronikoj faritaj de germanoj mem dum la pogromo en Lvovo en 1941.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Eliyahu Jones, Żydzi Lwowa w czasie okupacji 1939–1945 (judoj de Lvovo dum okupado 1939-1945), Łódź 1999, Eldonejo Oficyna Bibliofilów, ISBN 83-87522-20-1
  • Grzegorz Mazur, Jerzy Skwara, Jerzy Węgierski, Kronika 2350 dni wojny i okupacji Lwowa 1 IX 1939 - 5 II 1946 (Kroniko de 2350 tagoj de la milito kaj okupado de Lvovo, la 1-a de septembro 1939 - la 5-a de februaro 1946) , Katowice 2007, Eldonejo Unia Katowice, ISBN 978-83-86250-49-3
  • Grzegorz Motyka Ukraińska partyzantka 1942–1960 (Ukrainaj partizanoj 1942-1960)

Eksteraj ligiloj redakti