Tamás Juronics
Tamás JURONICS [tamAŝ juroniĉ], hungare Juronics Tamás, Esperante Tomaso Juronics estas hungara baletisto, reĝisoro kaj koreografo.
Tamás Juronics naskiĝis la 5-an de februaro 1969 en Tata (Hungario).
Biografio
redaktiTamás Juronics frekventis ĉeflernejon pri dancoarto en Budapeŝto, kie li lernis popoldancon. Li komencis sian karieron en 1987 en baleta trupo de Szeged. Ekde 1991 li estas ankaŭ koreografo. Ekde 1993 li estras la baletistan trupon, ekde 2008 jam Nacian Teatron en Szeged. Li ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue ekde 1997 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (selekto)
redakti- diversaj baletoj, ekzemple Mark Twain: Almozpetanto kaj reĝido; Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo
Liaj koreografiaĵoj (selekto)
redakti- diversaj baletoj, ekzemple Romeo kaj Julieta; Somermeznokta sonĝo; Béla Bartók: A fából faragott királyfi (Reĝido skulptita el ligno); Imre Madách: Az ember tragédiája La tragedio de l' homo; József Katona: Bánk (banuso); Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Cignolago
Liaj reĝisoraĵoj (selekto)
redakti- diversaj baletoj, ekzemple Somermeznokta sonĝo; Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Cignolago