Tamás Matolcsy

hungara kuracisto, politikisto

Tamás Matolcsy [tamAŝ matolĉi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Matolcsy Tamás estis hungara kirurgo, politikisto. Lia patro estis Miklós Matolcsy, lia frato estis Mátyás Matolcsy.

Tamás Matolcsy
Tamás Matolcsy en 1940
Tamás Matolcsy en 1940
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1901 (1901-09-24)
en Budapeŝto
Morto 20-an de oktobro 1966 (1966-10-20) (65-jaraĝa)
en Usono
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Miklós Matolcsy
Frat(in)o Mátyás Matolcsy
Okupo
Okupo kuracistopolitikisto
vdr

Tamás Matolcsy[1] naskiĝis la  24-an de septembro 1901(nun 1901-09-24) en Budapeŝto, li mortis la 20-an de oktobro 1966 en Klevlando.

Biografio redakti

Tamás Matolcsy frekventis bazlernejon en Farmos, poste li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, pli poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Li praktikadis en Vieno kaj Berlino, ekde 1925 en Budapeŝto. Li iĝis kirurgo en la kliniko apud Tibor Verebélÿ. Ekde 1938 li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Péter Pázmány. En la sama jaro li komencis politikadi, inter 1939-1944 li estis parlamenta deputito kun naziema programo. En 1944 li rifuĝis al nazia Germanio, en la sekva jaro la alvenintaj usonanoj transdonis lin al Hungario. Tie li estis deportita, sed li rifuĝis al Brazilo, iom poste al Usono. En ambaŭ ŝtatoj li estis kuracisto. Li edziĝis en 1928, lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1929-1943.

Fontoj redakti

Referencoj redakti