Mátyás Matolcsy [mAtjAŝ matolĉi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Matolcsy Miklós Mátyás Károly estis hungara politikisto, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szatmári kaj geönczi [satmAri gonci], lia patro estis Miklós Matolcsy, lia frato estis Tamás Matolcsy.

Mátyás Matolcsy
Mátyás Matolcsy
Mátyás Matolcsy
Persona informo
Naskonomo Matolcsy Miklós Mátyás Károly
Naskiĝo 24-an de februaro 1905 (1905-02-24)
en Budapeŝto
Morto 20-an de junio 1953 (1953-06-20) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Miklós Matolcsy
Frat(in)o Tamás Matolcsy
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Mátyás Matolcsy[1] naskiĝis la  24-an de februaro 1905(nun 1905-02-24) en Budapeŝto, li mortis la 20-an de junio 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mátyás Matolcsy maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknikniversitato József en 1926. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato kaj li doktoriĝis en 1929. En la fruaj 1930-aj jaroj li laboris en instituto, kie li okupiĝis pri agrikulturaj aferoj. Inter 1935-1944 li estis parlamenta deputito, li apartenis al pluraj partioj, foje al Sagokruca Partio. Usonanoj arestis lin en Germanio kaj transdonis lin al Hungario, kie li estis kondamnita en 1946 10 jarojn. Li mortis en prizono.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • London földalatti villamos közlekedése (1929)
  • Agrárpolitikai feladatok Magyarországon (1934)
  • The national income of Hungary (1938)
  • A zsidók útja (1941)
  • Az életszínvonal alakulása Magyarországon 1924–1944 (1944)

Fontoj redakti

Referencoj redakti