Miklós Matolcsy [miklOŝ matolĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matolcsy Miklós estis hungara apotekisto, profesoro, kuracisto. Liaj filoj estis Mátyás Matolcsy kaj Tamás Matolcsy.

Miklós Matolcsy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1869 (1869-06-16)
en Cegléd
Morto 4-an de decembro 1938 (1938-12-04) (69-jaraĝa)
en Farmos
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Mátyás MatolcsyTamás Matolcsy
Parencoj György Matolcsy
Okupo
Okupo farmakologo • apotekistokuracisto
vdr

Miklós Matolcsy [1] naskiĝis la 16-an de junio 1869 en Cegléd, li mortis la 4-an de decembro 1938 en Farmos.

Biografio redakti

Miklós Matolcsy frekventis mezlernejojn en Sárospatak kaj Budapeŝto. Li akiris apotekistan, kuracistan (en 1902) kaj kemian diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1893 kaj 1907 li laboris en kemia instituto apud Károly Than. Ekde 1896 li havis edzinon, kiu naskis 8 gefilojn. En 1905 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1907 kaj 1933 li gvidis la universitatan apotekon. Dum la 1-a mondmilito li estis gvidanto de ĉiuj armeaj apotekoj. En 1922 li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro, samtempe li iĝis medicina ĉefkonsilisto. Ĝis 1930 li estis kuracisto de vilaĝo Farmos.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Könyv- és irodalmi gyűjtemény magyarországi gyógyszerészeti munkákról, 1578 – 1909 (1910)

Fontoj redakti

Referencoj redakti