Tammy Duckworth

usona politiko

Ladda Tammy Duckworth, ĝenerale konata kiel Tammy Duckworth (naskita la 12-an de marto 1968) estas usona politikisto kiu reprezentas la 8-an Distrikton de Ilinojso en la usona Kongreso ekde 2013. Demokrata partiano, ŝi estas la unua azi-devena usona virino elektita al la Kongreso en Ilinojso, la unua handikapita virino elektita al la Usona Domo de Reprezentantoj, kaj la unua kongresano naskiĝinta en Tajlando.

The Honorable
Ladda Tammy Duckworth
Duckworth en 2017
Duckworth en 2017
Persona informo
Tammy Duckworth
Naskonomo Ladda Tammy Duckworth
Naskiĝo 12-a de marto 1968
en Bankoko, Tajlando
Lingvoj anglatajaindonezia vd
Loĝloko Hoffman Estates vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Havajo ĉe Manoa
George Washington University
Northern Illinois University
Capella University
Partio Demokrata Partio
Subskribo Tammy Duckworth
Familio
Edz(in)o Bryan Bowlsbey
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • helicopter pilot • verkisto de nefikcio vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo
Membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
Dum 3-a de januaro 2013
Antaŭulo Joe Walsh
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Duckworth antaŭe oficis kiel Asista Sekretario por Publikaj kaj Interregistaraj Aferoj en la Usona Departmento de Veteranaj Aferoj de la 24-a de aprilo 2009 ĝis la 30-a de junio 2011, kaj kiel la Direktoro de la Ilinojsa Sekcio de Veteranoj Aferoj de la 21-a de novembro 2006 ĝis la 8-a de februaro 2009.

En la Iraka Milito, Duckworth servis kiel uson-armea helikoptera piloto kaj suferis severajn batalajn vundojn, perdante ambaŭ siajn gambojn kaj damaĝante sian dekstran brakon. Ŝi estis la unua duobla amputitino de tiu milito. [1] Elarmeiĝinte pro la vundoj, ŝi daŭre funkciis kiel subkolonelo en la Ilinojsa Armea Nacia Gardistaro kune kun sia edzo, majoro Bryan W. Bowlsbey, signal-oficiro kaj kun ŝi Iraka Milito veterano. [2] Duckworth emeritiĝis de la armeo en oktobro 2014, kaj estis reelektita al la Kongreso en novembro de tiu jaro.

Duckworth kandidatis por la Usona Senato en 2016, kaj gajnis tiun postenon.

Referencoj redakti

(verkita surbaze de la anglalingva artikolo)

  1. O'Toole, Molly (14 majo, 2012). "Unseen: Trailblazing Military Women Forced To Fight For Recognition, Equal Treatment". Huffington Post.
  2. Brown, Mark (February 14, 2007). "Duckworth's husband Iraq-bound". Arkivigite je 2007-02-24 per la retarkivo Wayback Machine Chicago Sun-Times. Alirita 2007-03-27.