Ordinara tanaceto

(Alidirektita el Tanacetum vulgare)

Ordinara tanaceto (Tanacetum vulgare, sinonimo: Chrysanthemum vulgare) estas staŭdo el la familio de la Asteracoj. Ĝi iom similas al Jakob-senecio (Jacobaea vulgaris), sed la infloresko ne havas flavan florkronon el radiformaj floroj. En la plej granda parto de Eŭropo kaj la norda parto de Azio la Ordinara tanaceto nature troviĝas en multaj lokoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara tanaceto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Spermatopsidoj Spermatopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Tanaceto
Specio: T. vulgare
Tanacetum vulgare
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nomo redakti

La botanika nomo Tanacetum verŝajne estas derivita de la malnovgreka vorto 'athanasia' kun la signifo 'nemortonta'. Tiu nomo ĝi probable devenas el la fakto ke la floroj malfacile velkas kaj longtempe konservas sian flavan koloron, sed ankaŭ povas indiki la specon de eliksiro farita el ĝi. Ordinara tanaceto ankaŭ estis uzata por konservi korpojn. 'Vulgare' havas la signifon 'ordinara' aŭ 'ĝenerale trovebla'.

Botanika priskribo redakti

La planto estas plurjara. Ĝi posedas eĝohavan malhelbrunan tigon, povas fariĝi 60–120 cm longa kaj floras per plataj umbeloj, kiuj konsistas el dekoj da kapituloj (kun nur tubetfloroj). Ili staras en falsaj umbeloj tre dense kune kaj donas al la umbelo la firmecon kiel de kuseneto.

La ĉefa florado estas en la periodo junio ĝis inkluzive aŭgusto kaj la reflorado povas daŭri ĝis la aŭtuno. La folioj estas rompite plumechavaj kun al la pinto de la folio plumparta kaj la folietoj plumfendaj kaj surmetita per glandoharoj. Tiuj glandoharoj respondecas por la iom forta kamforeca odoro, kiu dum ektuŝo disvastiĝas. Ĉar la oleo kiun oni povas ekstrakti el la planto principe estas venena, en Usono estas malpermesata vendi la planton. Ordinara tanaceto estas rigardata kiel kompasplanto, ĉar la folioj en la plena sunlumo sin proksimume direktas al la sudo.

La frukto estas 2 mm longa akeno.