Tango

danco
(Alidirektita el Tango (muziko))

Tango estas socia danco, kiu naskiĝis en Bonaero en Argentino. La muzikaj stiloj, kiuj evoluis kun la danco, ankaŭ nomiĝas tango.

Tango
speco de danco
partner dance • socia danco
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Spektaklo de tango en Bonaero

Origino redakti

La nomo ŝajne devenas el lingvo de la afrikaj sklavoj en Ameriko, kiel ankaŭ la nomoj de parenca muziko milongo (milonga).

La nuna tango naskiĝis en la bordeloj de Montevideo kaj Bonaero, en la du lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. Ĝin influis la muzikoj de la enmigrintoj venintaj el Italio kaj Germanio. Ĝi estis komence muziko de la plej malaltaj sociaj tavoloj, kaj la danco ankoraŭ montras trajtojn de la originloko.

En la komenco de la 20-a jarcento aperis la unuaj konataj komponistoj kaj muzikistoj. La unua tango kun konata aŭtoro estas El entrerriano (Tiu el Entre Ríos), de Rosendo Mendizábal, publikigita en 1898.

 
Piazzola kaj Ferrer, la moderna tango

Iom post iom la tango modiĝis, kaj atingis pli altajn sociajn klasojn. Ankaŭ komenciĝis la internaciiĝo, precipe pere de la filoj de riĉaj familioj vojaĝantaj al Parizo. Ankaŭ la interpretistoj profesiiĝas kaj alvenas pli spertaj komponistoj.

La klasika periodo redakti

La jaroj 20-aj kaj 30-aj fariĝas ora epoko por la tango. La ĉefa figuro estas Carlos Gardel, kiu famiĝis tutmonde. Li komponis grandan parton de la muziko de siaj tangoj, dum pri la tekstoj zorgis lia amiko Alfredo Le Pera. Iliaj tangoj fariĝis klasikuloj. Gardel partoprenis diversajn filmojn kaj kantis en Parizo kaj Novjorko. Post lia frua morto en aviadilakcidento en Medellín, Kolombio, li fariĝis mito por la argentinanoj.

Aliaj gravaj figuroj tiutempaj estis muzikistoj kiel Pascual Contursi, Juan Carlos Cobián, Julio de Caro, Osvaldo Fresedo, kaj kantistoj kiel Ignacio Corsini, Sofía Bozán, Rosa QuirogaAgustín Magaldi.

En la 40-aj jaroj la tango firmiĝis. Kvankam ĝi transiris al la riĉaj scenejoj, plu restis la popola karaktero, kaj la mito de la kvartaloj. Formiĝis diversaj orkestroj, kaj brilis la tekstoj de Enrique Santos Discépolo, Homero Manzi, Enrique Cadícamo, Cátulo Castillo kaj Osvaldo Pugliese.

Post ia stagno, alvenis renovigo de la tango. La plej konata figuro estas Ástor Piazzolla, tre influita de la modernaj kurentoj de la klasika muziko (interalie de Igor Stravinski kaj Béla Bartok), kiu tial suferis fortajn kritikojn de la puristoj.

Nuntempe estas ofta la mikso kun aliaj tipoj de muziko, kiel la ĵazo, la roko aŭ la elektronika muziko. Konataj grupoj estas Bajofondo Tango Club, TanghettoGotan Project, kaj muzikistoj kiel Adrián Iaies kaj la saksofonisto Miguel de Caro, inter aliaj.

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti

En Esperanto redakti

En aliaj lingvoj redakti