Telekes [telekeŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Vasvár. La loknomo signifas hungare: parcelohava.

Preĝejo en la supra Telekes
Preĝejo en la suba Telekes
Strato en Telekes

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Telekes situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Vasvár kaj Zalaegerszeg flankovoje estas bone alireblaj.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1255 en formo Telcus. Dum la historio la vilaĝo disiĝis al supra kaj suba Telekes-oj, kiuj en la frua 20-a jarcento unuiĝis. La supra komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Eta Beata Damo, la suba omaĝe al Sankta Triunuo.

En Telekes migra poŝto servas. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturado kaj forstumado.

Famuloj redakti

En Telekes mortis ministro Ervin Roszner.