Malfermi la ĉefan menuon

La Distrikto Vasvár [vaŝvAr] (hungare Vasvári járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario). Ĝi situas sur malalta montetaro en la sudorienta parto de la departemento (en la okcidenta parto de la lando).

Distrikto Vasvár en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Vasvár, kiu estas urbo, la ceteraj 33 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 374,14 km², kie loĝas 13 623 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj.

HistorioRedakti

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1969, poste la komunumoj estis kuntiritaj al Distrikto Körmend. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

KomunumojRedakti

FontojRedakti

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio