Oszkó
Oszkó [oskO] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Vasvár.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 653
- Poŝtkodo: 9825
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°02′48″N 16°52'27″E
Situo redakti
Oszkó situas laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo kaj rivero. Fervojo inter Vasvár kaj Zalaegerszeg estas ne tro for. Flankovoje Vasvár estas proksime.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1217. En 1353 jam preĝejo funkciis en la vilaĝo. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, municipa administracio, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵo estas la mezepoka romkatolika Preĝejo Sankta Georgo (Oszkó), interne pentris bildojn Stefano Dorfmeister.