Preĝejo Sankta Georgo (Oszkó)

La preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Oszkó, en la centro de la vilaĝo sur malalta monteto.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Georgo
Preĝejo de Sankta Georgo en Oszkó
Preĝejo de Sankta Georgo en Oszkó
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Oszkó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri sentura kirko de Oszkó okazis en 1353 (laŭ alia informo en 1364). Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi estis ruina. En 1758 oni grandparte rekonstruis la preĝejon, sed la jam ekzistanta turo restis. En 1781 laŭ dokumento kapacito de la preĝejo estis 700 kaj tiam estis ankaŭ sakristio. Pli nova flankonavo estis konstruita supozeble en 1833. En 1927 nova orgeno ekfunkciis. En 1934 la internaj muroj estis pentritaj. En 1942 rifuĝintaj polaj soldatoj metis kopion de sankta bildo en la ĉefnavo. Ekstere en 1974 kaj en 1983 okazis restaŭro, poste ne okazis ŝanĝo en la preĝejo.

Konstruaĵo redakti

Ĉi tiu preĝejo estas pli granda, ol la proksimaj vilaĝaj preĝejoj. Ĝi havas 3 navojn kaj unusolan turon super la enirejo. En la korto estas videblaj skulptaĵo pri Maria kaj ŝtona kruco. La ĉefaltaro estis farita en la 1800-aj jaroj, ties bildo pri martiro Sankta Georgo estis pentrita en 1794, repentrita en 1924. La novaj benkoj pretiĝis en 1931.

Kermeso okazas la 24-an de aprilo.

Fontoj redakti