Petőmihályfa
vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario
Petőmihályfa [petOmihAjfa] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Vasvár. La loknomo signifas hungare tion, ke la vilaĝposedanto estis Miĥaelo Pető.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/20/Pmih%C3%A1lyfa01.jpg/300px-Pmih%C3%A1lyfa01.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 9826
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 46°58′51″N 16°47'11″E
Situo
redaktiPetőmihályfa situas for de fervojo kaj ĉefvojo. Vasvár troviĝas 8, Szombathely 37, Budapeŝto 209 km-ojn [1][rompita ligilo].
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1308 en formo "Myhalfolua". Dum la mezepoko estis apud la vilaĝo fortikaĵo. La loĝantaro nuntempe okupiĝas precipe pri vinkulturado. En Petőmihályfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redaktiVidindaĵo estas la mezepoka katolika preĝejo kaj kapelo de Sankta Bartolomeo.