Rábahídvég estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Vasvár. La loknomo estas hungare: Rába-ponto-fino. La loĝantoj gardis la ponton, kiu ligas la urbojn Szombathely kaj Vasvár.

Katolika preĝejo de Rábahídvég
Kastelo de Bertha en Rábahídvég
La ponto de Rábahídvég

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ maldekstra bordo de Rába, havanta ponton tra Rába.

Historio redakti

En 1342 kapelo konstruiĝis, poste ankaŭ fortikaĵo, kiun la turkoj detruis en 1532. Pli frue la komunumo meritis la rangon kampurbo. Nova baroka katolika preĝejo pri Sankta Triunuo konstruiĝis en 1769. Ene estas pentraĵoj de Stefano Dorfmeister. Ĝi forbruliĝis en 1834, sed la rekonstruo okazis en la origina stato.

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri híd (=ponto) en Hungara reĝlando redakti

Baranyahídvég Barlahida Basahíd Berhida Ecsehida Hídalmás Hidas
Hidaskürt Hidasliget Hidasnémeti Hídvég Hídvégardó Jankahíd Jánoshida
Kőhida Kovácshida Lendvahídvég Megyehíd Mórichida Óhíd Rábahídvég
Sajóhídvég Székelyhíd Székelyhidas