Gederovci, hungare Kőhida estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en občina Tišina. Ĝis fine de la 19-a jarcento la oficiala hungara loknomo estis Gederóc, poste pro la hungariga politiko uziĝis la hungareca nomo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Gederovci situas laŭ la aŭstra landlimo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Estas vojo al Sicheldfeld, kie ĝis 2008 limpasejo funkciis.

Historio redakti

Ĝis fine de la 1-a mondmilito Kőhida apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.

Komunumoj pri híd (=ponto) en Hungara reĝlando redakti

Baranyahídvég Barlahida Basahíd Berhida Ecsehida Hídalmás Hidas
Hidaskürt Hidasliget Hidasnémeti Hídvég Hídvégardó Jankahíd Jánoshida
Kőhida Kovácshida Lendvahídvég Megyehíd Mórichida Óhíd Rábahídvég
Sajóhídvég Székelyhíd Székelyhidas