Mostje (Lendava)
Mostje, hungare Hídvég estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava. La hungaroj uzis pli oficiale la nomon Lendvahídvég. Most kaj híd signifas: ponto.
Mostje | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 326 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 36′ N, 16° 25′ O (mapo)46.607516.413056Koordinatoj: 46° 36′ N, 16° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 163,8 m [+] | ||
Areo | 3,95 km² ( 395 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
SituoRedakti
La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flanka vojo, ĉefvojo Szombathely- aŭ Keszthely-Rédics-Lendava preteriras.
HistorioRedakti
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.