Podeni (Cluj)
(Alidirektita el Podeni)
Podeni [podenj] (hungare: Székelyhidas [sEkejhidaŝ]) estas vilaĝo en Rumanio sud-okcidente de Torda. Administre ĝi apartenas al komunumo Moldovenești.
Podeni | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Cluj | |
Alinome | Székelyhidas (hungare) | |
Komunumo | Moldovenești | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 26′ N, 23° 39′ O (mapo)46.427523.641666666667Koordinatoj: 46° 26′ N, 23° 39′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 570–609 m | |
Poŝtkodo | 407434 | |
Loĝantaro | 647 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 58776 | |
Podeni estas la plej suda vilaĝo en distrikto Cluj.
LoĝantaroRedakti
En 1910 Székelyhidas havis 1612 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 859 (rumanoj).
HistorioRedakti
Ĝia unua mencio estas el 1291. Ĝi estis ekleziejo de 1332. Jam ekde de la 16-a jarcento ĝi estas loĝata de rumanoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Torda-Aranyos.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)