Hidas
Hidas [hidaŝ], kroate Idoš estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécsvárad. La nomo signifas: ponta.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 19 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.2607/18.4923
- Loĝantaro: 2280
- Poŝtkodo: 7696
- Telefonprefikso: 72
Situo
redaktiHidas situas sur ebenaĵo en proksimeco de Mecsek, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, laŭ fervojo Dombóvár-Bátaszék. Bonyhád troviĝas 7, Pécsvárad 16, Bátaszék, Komló kaj Szekszárd po 24 km.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata dum la neolitiko, baldaŭe laŭvice alvenis keltoj kaj romianoj. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1335 laŭ tiama ortografio "Hydus". Inter 1541-1686 la komunumo apartenis al la Osmana Imperio, sed ĝi ne senhomiĝis, ĉar alvenis slavoj. Baldaŭe serboj kaj germanoj alvenis. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Rumanio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, poŝto, restoracio. Hidas estas la unusola vinvilaĝo en departemento Baranya, kiu apartenas al vinregiono de Tolna.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1784
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo de 1793, la turo estas 18 metrojn alta
- klasikisma kastelo el la 19-a jarcento