Distrikto Teleorman
distrikto (rumane județ) en Rumanio
(Alidirektita el Teleorman)
Teleorman estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. En ĝi situas la plej suda punkto en la lando: 43° 37′ 07″ N 25° 23′ 32″ O / 43.61861 °N, 25.39222 °O (mapo), sude de Zimnicea. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 323 544 loĝantoj sur areo de 5 790 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km².
Distrikto Teleorman | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Alexandria (Rumanio) |
Regiono | rumania Valaĥio |
mallonge | TR |
Telefono | +40×47... |
Areo |
5 790 km² (19-a rango) |
Loĝantaro | 323 544 (stato de 2021, 23-a rango) |
Loĝdenso | 56/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
La nomo de la distrikto estas de kumana origino kaj signifas "freneza arbaro". De la arbaro restas ankoraŭ la plej malnova kverko en Rumanio, en vilaĝo Plopi, norde en la distrikto.
- Ĉefurbo: Alexandria.
- Loĝantaro: 436 025 (en 2002)
- Areo: 5 790 km²
- Distrikta kodo laŭ ISO 3166-2:RO: TR.
- Plej gravaj riveroj: Olt, Danubo (suda limo)
Najbaroj: oriente: distrikto Giurgiu; sude: Bulgario (provincoj Veliko Tarnovo kaj Pleven); okcidente: distrikto Olt; norde distriktoj Argeș kaj Dâmbovița.
Urboj en distrikto Teleorman redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la distrikta konsilio (rumane)
- Prefekteja retejo