Terény
Terény [terEnj], slovake Terany estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Balassagyarmat.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Terény situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szécsény troviĝas 19, Balassagyarmat 21, Pásztó 24, Rétság 28 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1283 en formo "Vásáros-Terjén". Laŭ la loknomo oni supozas, ke la komunumo estis kampurbo. Depost meze de la 16-a jarcento la urbeto apartenis al la Osmana Imperio. Vilaĝservoj estas kulturdomo, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika romanika-gotika-baroka Preĝejo Sankta Andreo (Terény)
- luterana preĝejo
- muzeeto pri la vilaĝo
- fiŝkaptista lago