Teréz Krammer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krammer Teréz estis hungara operkantisto, (soprano), muzikinstruisto.

Teréz Krammer
Teréz Krammer
Teréz Krammer
Persona informo
Naskonomo Krammer Teréz
Naskiĝo la  2-an de aŭgusto 1868(nun 1868-08-02)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 15-an de junio 1934
en Hungario Csömör (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Teréz Krammer [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1868 en Pest (urbo), ŝi mortis la 15-an de junio 1934 en Csömör.

Biografio redakti

Teréz Krammer lernis de Imre Bellovics kaj Ede Újházi. Ŝi debutis kiel operkantisto en 1888 en Lejpcigo, ekde 1890 ŝi kantadis en Dresdeno. Kiel gastokantisto ŝi estis aŭdebla en 1891 en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi reiris al Germanio (Hamburgo), poste inter 1903 kaj 1911 ŝi apartenis al la Operejo en Budapeŝto, poste kelkajn jarojn ŝi denove estis en Germanio. En la 1920-aj jaroj ŝi instruis en muzikaj lernejoj. Ŝi ricevis bulgaran premion. Ŝi loĝis en Csömör ekde 1902, ŝi edziniĝis dufoje.

El ŝia repertuaro redakti

Memorigiloj redakti

  • muzika lernejo en Csömör [2][rompita ligilo]

Fontoj redakti