Teri Garr

usona aktoro

Teri Ann GARR (naskita la 11-an de decembro 1944) estas emerita usona aktorino, kantisto kaj dancisto. Ŝi ofte aperis en komikaj roloj dum sia kariero, kiu enhavas kvar jardekojn kaj inkluzivas pli ol 140 listigojn en kino kaj televido. En komenco de sia kariero, ŝi ankaŭ uzis variaĵojn de sia nomo kiel Terry Garr, Teri Hope, aŭ Terry Carr

Teri Garr
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1947 (1947-12-11) (76-jaraĝa)
en Lakewood
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Northridge • North Hollywood High School • Stella Adler Studio of Acting vd
Familio
Patro Eddie Garr vd
Profesio
Okupo aktorodancisto • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1963– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝiaj gepatroj laboris en teatro kaj ŝi komencis sian karieron per malgrandaj roloj, ĉefe kiel dancistino aŭ ekstrulino, en televido kaj filmoj en la fruaj 1960-aj jaroj, inkluzive de aperoj kiel dancisto en naŭ muzikfilmoj de Elvis Presley. Ŝia unua grava apero estis en epizodo "Assignment: Earth" de Star Trek'.

Dum komenco de 1970-aj jaroj ŝi daŭre havis malgrandajn rolojn ĝis partopreni filmon de Francis Ford Coppola The Conversation (1974) kaj, en sama jaro, de la komedia filmo de Mel Brooks Young Frankenstein kiu ekis sian karieran sukceson. Sekve ŝi partoprenis en famegan filmon Close Encounters of the Third Kind de Steven Spielberg (1977) kaj aliaj.

En la 1980-aj jaroj, inter aliaj, ŝi aktorigis kun Dustin Hoffman en komedio Tootsie (1982) kaj partoprenis filmon de Martin Scorsese After Hours (1985). Ŝi ankaŭ aktoris en televidserioj McCloud, M*A*S*H, The Bob Newhart Show, The Odd Couple, Maude, Barnaby Jones ktp.

Ŝi malsanigis en 1990-aj jaroj de multloka sklerozo [1], pro tio, ŝi akceptis nur malgrandajn rolojn en filmoj kiel Casper Meets Wendy (1998), Batman Beyond: The Movie (1999) kaj Batman Beyond: Return of the Joker (2000) Ghost World (2001) kaj Unaccompanied Minors (2006), kvankam partoprenis teatraĵon The Vagina Monologues dum multaj jaroj.

Referencoj redakti

  1. People Staff (November 7, 2005) RESTRICTED: Teri Garr's Odyssey. People. Arkivita el la originalo je October 22, 2018. Alirita October 22, 2018.