Théodore Ruyssen (naskita la 11an de aŭgusto 1868 en Chinon - mortinta la 5an de majo 1967 en Grenoble) estis franca filozofo kaj aktiva pacisto.

Post studado ĉe la gimnazio Henri IV, Ruyssen fariĝis agregaciulo pri filozofio kaj instruis en La Rochelle. Poste, li instruis en la universitato de Bordeaux. Théodore Ruyssen aktivis por la Societo de la Nacioj kaj por la paco. En 1913, li plurfoje sinsekve prelegis en Alzaco favore al la aŭtonomio de la tiam germana provinco.

Verkoj redakti

  • Kant, Paris, 1900
  • L'évolution psychologique du jugement, Paris, 1904
  • Schopenhauer, Paris, 1911 - réed. Harmattan, 2004.
  • La guerre du droit, Paris, 1920
  • L'évolution de l'idée de la collaboration internationale, Paris, 1936

Vidu ankaŭ redakti